Vikimedia Komunejo : dosieroj por ĉiuj

Transdonu aŭtorrajton al ĉiu lingvo-versio de Vikipedio !

Aleks ANDRE
5 min readJul 16, 2017

Vikipedio estas « la libera enciklopedio, redaktebla de ĉiuj », kaj ĉiuj povas aldoni dosierojn (bildojn, sonojn, PDF-tekstojn ktp) en la Vikipediajn artikolojn, por pli klare priskribi temon.

Hodiaŭ la 2017–07–16-an Vikipedio estas legebla en 298 lingvoj kaj danke al tio, ĉiu artikolo estas legebla laŭ siaj tradukoj en multaj lingvoj. La servilo Vikimedia Komunejo celas paralele arigi la liberajn dosierojn, kiujn uzas ĉiu lingvo-versio (traduko) de Vikipedio. Tial estas grave alŝuti Esperantaĵojn tien, ĉar ili povas esti poste diskonigataj en ajnan nacilingvan artikolon.

Ekzemploj de Esperanto-dosieroj troveblaj en la Vikimedia Komunejo :
fotoj de Universala Kongresoj ;
mapo de landoj laŭ la kvanto de membroj en landaj asocioj ;
plasta monero 10-stela ;
kovriloj de Esperanto-gazetoj.

Estas tre feliĉe, ke la lastaj dosieroj (kovriloj) troviĝas en la Vikimedia Komunejo, ĉar ili nun aperas en artikoloj skribitaj anglalingve, franclingve, perslingve, ruslingve ktp.
Ĉiuj tiuj ĉi dosieroj estis unue alŝutitaj kaj poste la teamo ĉe la Vikimedia Komunejo ricevis
transdonon de aŭtorrajto por ili. Tio estas deviga paŝo, por ke tiuj dosieroj estu libere uzeblaj. Ili ja normale dependas de leĝa aŭtorrajto.
Alikaze, la dosieroj nur estus uzeblaj en kelkaj Vikipedioj kie ekzistas aparta leĝo («
justa uzo », sed tio dependas de la lando), sen rajto reuzi ilin en tradukoj de alilingvaj artikoloj.

Reta ilo ekzistas por transdoni aŭtorrajton kadre de la OTRS-sistemo

La OTRS-sistemo (angle : Open-source Ticket Request System) permesas al homo, asocio aŭ firmao transdoni aŭtorrajton de dosiero al la Vikimedia Komunejo.
Resume : rajto-teksto estos sendata al ili, ĝi atestas ke la aŭtoro (redakcio-teamo, fotisto, kreinto de bildo ktp) deziras libere transdoni la dosieron.

Sperto :
En Esperantujo, redakcio-teamoj kutime afable aprezas, ke homo deziras helpi al ili alŝuti kovrilon de revuo al Vikipedio, por posta uzado en artikoloj skribitaj nacilingve, ĉar tio reklamas pri la revuo al la ĝenerala publiko.

Ĉe https://tools.wmflabs.org/relgen/ vi trovos retan anglalingvan ilon, kiu ekzistas por transdoni aŭtorrajton kadre de la OTRS-sistemo. Nun mi deziras gvidi vin tra la kvin paŝoj de la proceduro :

1. Kiu vi estas ?

Unue vi kompreneble devas aserti, ĉu vi estas :
– la kreinto de la dosiero. Ekzemple : evento-fotisto, bildo-kreinto ;
– homo, kiu reprezentas la kreinton. Ekzemple : fotinto de gazeto-kovrilo kaj vi havas konsenton de la redakcio-teamo, retmesaĝe antaŭe kontaktita ;
– neniu el ili… kaj la afero tuj finiĝas !

2. Kie estas la dosiero ?

La plej facila rimedo estas premi la duan butonon por diri, ke fine de la proceduro vi retmesaĝe sendos la dosieron.

Se iu jam alŝutis la dosieron al la Vikimedia Komunejo (unua butono), nun gravas transdoni la aŭtorrajton, por ke la dosiero restu en la servilo.

3. Ĉu diskonigi bildon aŭ la plenan verkon ?

Povas okazi, ke vi deziras publikigi plenan verkon kaj ne nur bildon kiu reprezentas ĝin. Ekzemple : PDF-tekston, ne nur ĝian kovrilo-bildon.

Jen klarigo de la tri butonoj (elektoj) dum tiu ĉi paŝo :
– vi deziras transdoni aŭtorrajton nur por la bildo ;
– transdoni aŭtorrajton por la plena verko ;
– bildon kaj la verkon.

4. Kiel la dosiero estos leĝe disponebla por ĉiuj ?

La Vikimedia Komunejo funkcias laŭ la permesiloj de la Krea Komunaĵo (angle : Creative Commons, mallonge CC). Tiuj permesiloj priskribas la rajtojn, laŭ kiuj ĉiu uzos vian dosieron. Inter multe da diversaj permesiloj, kiujn proponas la Krea Komunaĵo, la Vikimedia Komunejo elektis tri :

Elektu tion, kion povos fari ĉiu el via dosiero.

CC Attribution-ShareAlike 4.0 International (mallonge CC-BY-SA 4.0)
Ĉiu rajtos reuzi la dosieron kaj devos ĉiufoje citi vian nomon.

CC Attribution 4.0 International (mallonge CC-BY 4.0)
Ĉiu rajtos reuzi la dosieron kaj devos ĉiufoje citi vin.
Plie, ĉiu povos modifi ĝin por ajna celo, inkluzive de komercaj uzoj.

Public domain dedication (publika havaĵo, mallonge CC0 1.0)
Ĉiu rajtos uzi la dosieron tiel, kiel tiu volas, kaj neniu bezonos diri, ke vi kreis ĝin.

5. Sendi la rajto-tekstojn

Jen la rezulto : preta retmesaĝo, kiun vi nun devas sendi al la OTRS-teamo ĉe la Vikimedia Komunejo. Ili traktos la peton kaj poste kontaktos vin por sciigi al vi tiam, ekde kiam la dosiero estas leĝe uzebla.

Tiucele eblas laŭplaĉe :
– kopii-alglui la verda-fonan tekston kaj sendi ĝin al permissions-commons@wikimedia.org ;
– klaki la butonon « create release eMail » se vi havas retmesaĝan programon.

Memoru ke vi ankaŭ kunsendos la dosieron, se vi asertis tion dum paŝo 2!

Jen ĉio! Nun bonvolu atendi, ke la OTRS-teamo ricevu la retmesaĝon, kontrolu kiu estas la aŭtoro, ke ili eventuale alŝutu la dosieron, kaj permesu la uzon de la dosiero en la Vikimedia Komunejo. Tio postulas de kelkaj tagoj ĝis unu monato, depende de la kvanto da dosieroj nuntempe pritraktendaj.

Multan dankon! Vi ĵus helpis vidigi fragmenton de Esperant-ujo « ekster la ujo », al la ĝenerala publiko kiu maljam parolas esperantlingve. :-)

--

--

Aleks ANDRE

@EsperantoLCDG · @EsperantoFrance • Lingvoj, skribosistemoj, suno, kalendaroj, vojaĝoj, interkulturo, scienco, Doctor Who, tabuloludo • Esperanto · Français :-)